Aurelius Ambrosius
KREINT' ETERNA...


Kreint' eterna de la mond',
la tagon-nokton regas vi
kaj donas tempon al la temp'
por savi nin de trista ted'.

Matenkriisto sonas jam,
viglanto de la noktprofund',
ĝi, por vojantoj nokta lum',
dividas nokton disde nokt'.

De ĝi vekinte, Lucifer'
ĉieltenebrojn solvas jam,
kaj per ĝi la krimula band'
foriras de l' nociva voj'.

Reprenas fortojn maristar',
mildiĝas ondoj de la mar',
sin lavas pura de erar'
la Eklezia roko mem.

Kuraĝe ni leviĝu do,
kuŝantojn vekas koka kant',
dormemajn revigligas kaj
negantojn venkas per refut'.

Per ĝi revenas la esper',
rehavas sanon malsanul',
kuŝiĝas la rabista glav'.
relevas la falintojn fid'.

Jesu', ni stumblas. gvidu nin,
kaj nin korektu per rigard',
se vi rigardas, falas pek',
absolvas niajn kulpojn plor'.

En niaj pensoj brilu, Lum'!
Deskuu dormon de l' anim',
l' unua voĉo diru vin,
kaj al vi psalmu nia buŝ'!